close
Saltu al enhavo

Vejdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vejdo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1947 (1947-10-29)
Morto 18-an de aprilo 2025
Lingvoj Esperantoĉinaangla
Ŝtataneco Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Siĉŭana Fremdlingva Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
verkisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
vdr

Wei Yida, konata en Esperanto sub la nomo Vejdo (Wuxi, Sichuan-provinco, la 22-an de oktobro 1947, kaj forpasinta en Ĉongĉingo la 18-an de aprilo 2025[1]) estis ĉina esperantisto, tradukisto kaj redaktoro de la beletra gazeto Penseo[2].

Li eklernis Esperanton en 1961, poste aktivis en Esperanto-instruado, tradukado, redaktado kaj eldonado de esperantaj libroj kaj gazetoj en Ĉinio. De multaj jardekoj li vivis kaj agis en Ĉongĉingo.[3] En sia juneco li studis, ankaŭ postdiplome, anglistikon en la Siĉŭana Fremdlingva Universitato.[3]

Li estis vicprofesoro pri la anglaj lingvo kaj literaturo en la Universitato Shantoua, ĉefredaktoro de kelkaj literaturaj revuoj en Esperanto kaj fondinto de la retejo Lernado de Esperanto en Ĉinio.

Liaj originalaj verkoj aperis en diversaj periodaĵoj, ekzemple en Beletra Almanako, Literatura Foiro, El Popola Ĉinio kaj aliaj. Li elĉinigis klasikajn verkojn de ĉinaj verkistoj en Esperanton, kelkaj por la Serio Oriento-Okcidento de UEA/Unesko, ekz-e Familio de Bakin (1999), La Sieĝata Fortikaĵo de Qian Zhongshu (2015), Travidebla ruĝa rafano de Mo Yan (bite 2012), En profunda korto de Chiung Yao (bite 2013), Urbeto ĉe limo de Shen Congwen (bite 2015), 300 Tang-poemoj (MAS 2020), 300 Ci-poemoj (MAS 2020), 300 ĉinaj antikvaj poemoj en Esperanto (MAS 2021), 340 ĉinaj modernaj poemoj (bite 2021), 170 ĉinaj prozaĵoj en Esperanto (bite 2021), Libro de poezio en Esperanto (bite 2022) k.a. Li redaktis 20 "Ĉineske"-librojn (1-20, kolektoj de ĉineskaj poemoj en Esperanto).

Ekde la jaro 2000 li redaktis la longdaŭran literaturan revuon Penseo (402 n-roj), kiu regule publikigas poeziaĵojn de diversaj esperantistaj poetoj. Poste en 2024 li redaktis la novan beletran retgazeton Beletra Edeno (n-roj 1-15). Kiel talenta tradukisto li estis kunlaboranto en la esperantigo de kelkaj gravaj verkoj, ekz-e Poemoj de Maŭ Zedong, Elektitaj verkoj de Maŭ Zedong, Ĉina Antologio (1919-1949) k.a.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 2025, post lia forpaso, la estraro de Universala Esperanto-Asocio distingis lin kiel Honoran Membron (in memoriam) de la Asocio

Internacia tradukkonkurso "Vejdo"

[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Aoscio kreis en 2026 la internacian tradukkonkurson "Vejdo" honore al li[5].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.chinaesperantoligo.com.cn/250421/
  2. Noto: En februaro 2024 la tradicia revuo ''Penseo'' ricevis junan frateton: tiam lanĉiĝis en la sama eldonejo kaj kun sama redaktoro nova publikaĵo ''Beletra Edeno'', kun subtitolo "". Malgraŭ tiu iom nekonkreta ne-promeso pri regula apero, la nova revuo ĝis la 10-a eldono aperis tute regule ĉiumonate, kiel ankaŭ la aĝa "frato" ''Penseo''.
  3. 3,0 3,1 laŭ la memprezenta Fejsbuka profilo, ligita sube
  4. en la reta librokatalogo de UEA (esperante)
  5. (eo) Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo, Gazetara komuniko de UEA, n-ro 1283 (2026-02-16)