close
Saltu al enhavo

Sakeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Sakeaj bareloj kiel ofero en templo

Sakeo[1]rizvino[2] estas vino farita el rizo, produktata en landoj de orienta Azio, pli precipe en Japanio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas nur alkoholaĵon.

En okcidentaj landoj, oni uzas la vorton "sakeo" por paroli pri alkoholaĵo el rizo, fermentigita per gisto kaj aspergilo,[3] tamen en Japanio ĉi tia trinkaĵo estas pli konata kiel nihonshu (日本酒 , "japana alkoholo").[4][5] Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produktado pli similas tiun de biero, same produktata el greno. Alkoholaĵo distilita, kun pli da alkoholo, nomiĝas ŝoĉuo.

La ligno de ginko estas uzata por produktado de ujoj por sakeo.

Japana sakeo

[redakti | redakti fonton]
Image
Sakeo povas esti servata en multaj tasoj; jen estas Sakazuki malprofunda (maldekstre), Ochoko plej malgranda (antaŭe), kaj Masu el ligno (dekstre).

En la japana, sakeo estas nomata Sake, O-sake (respekta-forme), aŭ Nihonshu (lv. "japana alkoholo"). Kiam oni mendas sakeon en trinkejo, la kutima kvanto estas 1- ("ichi-gō", ĉirkaŭ 0,2 l). Ĝi estas proksimume 17-elcente alkohola. Por ke la sakeo restu ĉiam sam-varmeca/malvarmeca, la glaso aŭ taso estas denove plenigita, tuj post iom estas fortrinkita. La partnero pliplenigas la glason tradicie.

Dum somero oni ofte trinkas ĝin malvarman, dum vintre oni trinkas ĝin varman, sed kompreneble tio varias laŭ la gusto de la drinkanto.

La jena tabelo montras la japanajn terminojn de sakeo laŭ sia varmeco.

TemperaturoLa japana (romaĝi)Traduko
55 °C+Tobikiri-kanSuper-varma
50 °CAtsu-kanTre varma
Kan (varma) 45 °CJō-kanVarma
40 °CNuru-kanVarmeta
35 °CHitohada-kanVarmeta kiel homa temperaturo
30 °CHinata-kanVarmeta kiel sub la suno
15 °CSuzu-hieKomforte malvarmeta
Hiya (malvarma) 10 °CHana-hieMalvarma kiel kiam burĝonoj ekflorus en frua printempo
5 °CYuki-hieMalvarma kiel neĝo
(Kvazaŭ-frostigita) 0 °CMizore-zakeSakeo grajla

Sakeecaj trinkaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nigori (lv. "malglata sakeo") estas lakteca-blanka sakeo kun malforta alkoholo. Ĝi estis manfarita hejme. Ĝi estas simila al Chóujiǔ en Ĉinio, kaj makolio en Koreio.
  • Mirino estas dolĉa kaj porkuirarta sakeo.
  • Amazake (lv. "dolĉa sakeo") estas sen- aŭ malfortega-alkohola trinkaĵo el fermentinta rizo.
Image
Shàoxīngjiǔ

Alilandaj sakeoj aŭ rizvinoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://vortaro.net/#sakeo_kd
  2. https://vortaro.net/#rizvino_kd
  3. Kobayashi T, Abe K, Asai K, Gomi K, Uvvadi PR, Kato M, Kitamoto K, Takeuchi M, Machida M. (2007). "Genomics of Aspergillus oryzae". Biosci Biotechnol. Biochem. 71(3):646–670.
  4. https://es.wikipedia.org/wiki/Sake#cite_note-1
  5. Bamforth CW. (2005) "Sake". Food, Fermentation and Micro-organisms. Blackwell Science: Oxford, UK: 143–153.