close
Saltu al enhavo

Prambanano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Monda heredaĵo de UNESKO
Templa komplekso Prambanano
Image
cultural heritage of Sleman Regency Candi hindua preĝejo
Map
Prambanano
Bazaj informoj
Geografia situo  45′ 7″ S, 110° 29′ 29″ O (mapo)-7.7519444444444110.49138888889Koordinatoj:  45′ 7″ S, 110° 29′ 29″ O (mapo)
Religia aliĝoHinduismo
ŜtatoImage Indonezio
TeritorioJavo
Religia statusotemplo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigoĉ. 850
Karakterizaĵoj
Monda heredaĵo

Image
Prambanano
Lando Image Indonezio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iv
Fonto 642
Regiono** Azio
Geografia situo  45′ 7″ S, 110° 29′ 29″ O (mapo)-7.7519444444444110.49138888889
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Indonezio

Prambanano (Indonezio)
Prambanano (Indonezio)
DEC
Image
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Image
vdr

Temploj en Prambanano (Prambanan) estas unu el la plej bonaj modeloj de hinduisma historio de Javo. Ĉiuj temploj en regiono de Prambanano estis konstruitaj inter la 8-a kaj la 10-a jarcento, kiam budhistaj Ŝajlendroj regis al sudo de Javo kaj hinduistaj Sanjajoj el dinastio de Mataramo regis al nordo de Javo. En la dua duono de la 9-a jarcento tiuj ĉi du dinastioj evidente kuniĝis pro geedziĝo de hinduista reĝo de nomo Rakai Pikatan el dinastio Mataramo kaj de budhista princidino Pramodhavardhani el dinastio Ŝajlendro. Tio klarigus, kial en tiuj ĉi temploj aperas komune kaj budhismaj kaj hinduismaj elementoj. La temploj estis dum kelke da jarcentoj post sia finiĝo forlasitaj, kiam la regantaj hinduismaj dinastioj transŝoviĝis en la orientan Javon. La plej konservinta, la plej granda kaj la plej ornamita el la temploj de Prambanano estas Candi Shiva Mahadeva, la templo inicita al Ŝivao. Ĝi estis konstruita en duono de la 9-a jarcento, proksimume je 50 jaroj pli poste ol budhisma Borobuduro. Verŝajne lasis ĝin konstrui Rakai Pikatan kiel danko por reveno de la hinduisma dinastio al la potenco sur Javo.

La templo estas alta 47 metrojn kaj ĝi estas riĉe ornamita per la t.n. prambananaj motivoj – per malgrandaj leonoj plenigitaj per "ĉielaj arboj" (kalpaturas) kaj per staturoj duone homoj-duone birdoj (kinnaras). La templo estas ankaŭ riĉe ornamita per aperaĵoj el hinduisma eposo Ramajano. Interne de la templo estas statuo de kvarmana Shiva. Valoras mencii, ke tiu ĉi budhisma dio estas bildigita sur lotusa floro, simbolo de budhistoj. En la ĉirkaŭaĵo estas kelke da pluaj pli malgrandaj temploj, kiuj estas konstruitaj en la sama arkitektura stilo. Pleje ni trovos ĉi tie statuojn de grandegaj dvarapalasoj (dwarapalas), kio estas templaj gardantoj starantaj ĉe enirejo en templon Plaosano (Plaosan).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]