close
Saltu al enhavo

Pleisbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pleisbach
Image
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 24,274 km
Fluo
Fonto okcidente de Schweifeld, vilaĝeto de la komunumo Windhagen en Rejnland-Palatinato
- Alteco super marnivelo ĉ. 335 m
- Koordinatoj Image 50° 38′ 2″ N,  17′ 42″ O (mapo)50.6338888888897.295
Enfluejo apud Sankt Augustin en la riveron Sieg
- Alteco 54 m
- Koordinatoj Image 50° 46′ 57″ N,  12′ 48″ O (mapo)50.78257.2133333333333
Altecodiferenco 281 m
Geografio
Map
PleisbachDeutschland : Nordrejn-Vestfalio, Rejnland-Palatinato
Image
Image
vdr
Image
Pleisbach apud Sankt Augustin-Schmerbroich
Image
Pleisbach

La Pleisbach (antaŭe ankaŭ Pleissbach) estas 24,3 km longa rivereto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Sieg, tutproksime de la urbo Bonno, kaj krome grupiĝas en la administra distriktaro Kolonjo. La rivereto estas maldekstra alfluanto de la rivero Sieg.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Fontrojoj

[redakti | redakti fonton]
Logebach
la 8,4 km langa Logebach estas la maldekstra fontrojo de la 'Pleisbach. Ĝi kelkfoje enkŭ estas rigardata la supra parto de la Pleisbach. La Logebach fontas norde de la monto Asberg sur alteco de 330 msur la urba teritorio de Bad Honnef.
Quirrenbach
la 7,5 km longa Quirrenbach estas la dekstra fontrojo. Ĝi fontas oriente de Wülscheid, vilaĝeto de Aegidienberg, komunumparto de Bad Honnef sur alteco de 260 m.[1]

La du fontrojoj en Nordrejn-Vestfalio pasas la landan limon kaj kuniĝas okcidente de Schweifeld, vilaĝeto de la komunumo Windhagen en Rejnland-Palatinato - tiu punkto konsideriĝas la fonto de la komuna rivereto. Poste la juna rivereto orientiĝas norden kaj tuj repasas la landan limon, por pasi sian tutan vojon tra Nordrejn-Vestfalio ĝis enfluejo apud Sankt Augustin en la riveron Sieg, kaj kun la akvo de tiu rivero post pliaj 12 kilometroj okcidenten enfluas la riveron Rejno.

Alfluantoj

[redakti | redakti fonton]

Post ĝia kunfluo alfluas al Pleisbach la jenaj rojoj:

  • Laubach (maldekstre), 1,4 km
  • Hebbigsbach (dekstre)
  • Grummigsbach (maldekstre)
  • Brudersiefen (dekstre)
  • Igelsbach (dekstre), 2,6 km
  • Eisbach (dekstre), 3,5 km
  • Lützbach (maldekstre), 7,2 km
  • Lafkaulenbach (maldekstre)
  • Fuchsbach (dekstre), 1,8 km
  • Blankenbach (dekstre), 2,4 km
  • Elsbach (maldekstre), 1,3 km
  • Freckwinkelbach (maldekstre), 3,4 km
  • Pützbach (maldekstre), 1,6 km
  • Selbach (dekstre), 0,9 km
  • Herrenbach (dekstre), 2,1 km
  • Lauterbach (maldekstre), 8,3 km

Ceteraĵoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumpartoj Oberpleis kaj Pleiserhohn de Königswinter kaj Niederpleis, komunumparto de Sankt Augustin portas la nomon de la rojo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Franz Schöll: Limnologische Untersuchung der Gewässersysteme Hanfbach und Quirrenbach im südlichen Rhein-Sieg-Kreis In: Decheniana, Bd.138 / Bonn 1985, S. 178