close
Saltu al enhavo

Piuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Piuro
Piuro
Image
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato Image Italio
Regiono Image Lombardio
Provinco SO Sondrio
Geografia situo 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo)46.3333333333339.4166666666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo)
Supermara alteco 382 m [+]
Areo 85 km²
Loĝantaro 1905 (2023)
Loĝdenso 23 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando)
Patrono Ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj piuresi
Poŝtkodo 23020
Imposta kodo G718
Kodo laŭ ISTAT 014050
Telefona prefikso 0343
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Image
Loko en mapo

Map

Image
vdr

Piuro estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj la provinco Sondrio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 905 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Piru estas unu el la malmultaj italaj komunumoj, kies teritorio situas ambaŭflanke de la eŭropa akvodislimo inter Mediteraneo kaj Norda Maro.

La komunumo situas en la Valo de Bergaglio kaj konsistas el multnombraj malgrandaj vilaĝetoj. La kernvilaĝo situas ĉe la alfluo de rivero Valle Drana al Mera.

En nordo de Piuro situas norde de la eŭropa akvodislimo la baraĵlago Lago de Lei, kiun nutras kaj el kiu elfluas la Rejno de Lei, unu el la fontriveroj de Malantaŭa Rejno, kies fonto estas la Glaĉero de Lei sub la monto Cima da Lei. La baraĵo apartenas al Svislando kaj la teritorio ĉirkaŭ ĝi estis en la jaro 1962 koncedita de Italio al la svisa komunumo Innerferrera, hodiaŭ Ferrera.

La 4-an de septembro 1618 (laŭ la julia kalendaro la 25-an de aŭgusto) okazis en Piuro giganta montofalo, kiu postulis laŭdire 900 viktimojn. En tiu epoko Piuro estis sub regado de Grizono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]