close
Saltu al enhavo

Paul Ekman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Ekman
Image
Persona informo
Paul Ekman
Naskiĝo 15-an de februaro 1934 (1934-02-15)
en Vaŝingtono
Morto 17-an de novembro 2025 (2025-11-17) (91-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Novjorko - Bakalaŭro de Artoj (1954)
Universitato Adelfi - klinika psikologio (1958) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo psikologo universitata instruisto instruisto verkisto de nefikcio antropologo sociologo opinia ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo metro psikologio neparola komunikado emocio mimiko vd
Aktiva dum 1972– vd
Doktoreca konsilisto John Amsden Starkweather vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Paul EKMAN (n. la 15-a de februaro 1934 en Vaŝingtono, m. la 17-an de novembro 2025 en San-Francisko) estis usona psikologo kaj emerita profesoro en la Universitato de Kalifornio-Sanfrancisko kiu estis pionira en la studo de emocioj kaj ilia rilato al la vizaĝaj esprimoj. Li kreis "atlason de emocioj" kun pli ol dek mil vizaĝaj esprimoj, kaj akiris reputacion kiel la plej bonkvalita homa mensogodetektilo en la mondo. Li estis rangigita la 59a el 100 plej cititaj psikologoj de la 20-a jarcento.[1] Ekman kondukis ŝlosilan esploradon pri la specifaj biologiaj rilatoj de specifaj emocioj, klopodante pruvi la universalecon kaj diskretecon de emocioj laŭ darvina alproksimiĝo.[2][3]

  1. Haggbloom, S. J. et al. (2002). The 100 Most Eminent Psychologists of the 20th Century. Review of General Psychology. Vol. 6, No. 2, 139–15. Haggbloom kaj lia teamo kombinis 3 kvantajn variablojn: citaĵoj en profesiaj gazetoj, citaĵoj en lernolibroj kaj nomumoj en enketo fare al membroj de Asocio por Psikologia Scienco, kun 3 kvalitaj variabloj (konvertitaj al kvantaj poentoj): membreco en la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (NAS), Prezidanto de la American Psychological Association (APA) aŭ ricevinto de la premio APA Distinguished Scientific Contributions Award, kaj familia nomo uzita kiel eponimo. Poste la listo estis reordigita. Ekman estis numero 59a.
  2. "Facial expression of emotion". In V.S. Ramachandran (Eld.), Encyclopedia of Human Behavior (Vol. 2, pp. 173–83). Oxford: Elsevier/Academic Press. ISBN 978-008-088-575-9.
  3. Sen Indikita Aŭtoreco (Aprilo 1992). "Paul Ekman". American Psychologist. 47 (4): 470–71. doi:10.1037/0003-066x.47.4.470.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]