close
Saltu al enhavo

Narevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narevo
Image
rigardo al la rivero ĉe Strękowa Góra
rivero
Bazaj informoj
Situo Image Belorusio kaj Image Pollando
Longeco 484 km
Fluo
Fonto Bjaloveŝa erikejo (Belorusio)
- Alteco super marnivelo 159 m
- Koordinatoj Image 52° 52′ 25″ N, 24° 13′ 9″ O (mapo)52.87361111111124.219166666667
Enfluejo apud Nowy Dwór Mazowiecki (iom norde de Varsovio) en la riveron Vistulo
- Alteco 67 m
- Koordinatoj Image 52° 26′ 1″ N, 20° 40′ 37″ O (mapo)52.43361111111120.676944444444
Geografio
Trairataj urboj Bresto
Alfluantoj
- Dekstraj Supraśl, Biebrza, Pisa, Szkwa, Rozoga, Omulew, Orzyc, Wkra
- Maldekstraj Narewka/Narauka, Orlanka, Orz, Okcidenta Bugo
Map
Narevo
Image
Image
vdr

La Narevo (beloruse Нараў, Naraŭ, pole Narew) estas rivero en Belorusio kaj Pollando. Ĝi entute longas 484 kilometrojn, el kiuj 448 kilometroj situas en Pollando. 312 kilometroj de la rivero estas ŝipe paseblaj.

La rivera fonto troviĝas en la Bjaloveŝa erikejo en Belorusio, norde de la urbo Bresto. Apud Nowy Dwór Mazowiecki iom norde de Varsovio la Narevo enfluas la riveron Vistulo, post kiam ĝi mallonge antaŭe enprenis la akvon de la rivero Okcidenta Bugo.

La rivero havas grandan reton de riveraj branĉoj, kiu krom la riverdelto de Danubo estas ekologie unika en Eŭropo. Multaj specioj de birdoj ĉi tie elkovas siajn idojn.

Image
la rivero apud Nowogród

Pliaj bildoj

[redakti | redakti fonton]