close
Saltu al enhavo

Kentukio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Kentukio
Ŝtato
Image
Flago
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco230 m [+]
ĈefurboFrankfort
- koordinatoj38° N, 85° U (mapo)37.5-85Koordinatoj: 38° N, 85° U (mapo) [+]
Plej alta punktoBlack Mountain [+]
Plej malalta punktokantono Misisipo [+]
Akvokolektejo104 659 km² (10 465 900 ha) [+]
Areo104 659 km² (10 465 900 ha) [+]

Loĝantaro4 505 836 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco43,05 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAndy Beshear
(ekde 10-a de decembro 2019)

Horzonoorienta horzono de Nordameriko, Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-KN

Kentukio (Tero)
Kentukio (Tero)

Kentukio (Usono)
Kentukio (Usono)
DEC
Image

Map
Kentukio

ImageVikimedia Komunejo:  Kentucky [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Image
Image
vdr

Kentukio (angle Kentucky [kenTAki]) estas la 15-a subŝtato de Usono. Kentukio iam estis parto de Virginio. Dek konstituciaj kongresoj okazis ĉe la kortumejo de Konstitucia Placo en Danville, Kentukio, inter 1784 kaj 1792. En 1790, kentukiaj delegitoj akceptis la preskribojn de Virginio por apartiĝo, kaj la ŝtata konstitucio verkiĝis ĉe la fina kongreso en aprilo 1792. La 1-an de junio, 1792, Kentukio iĝis la 15a ŝtato de la unio kaj Isaac Shelby, heroo de la usona revolucio, elektiĝis kiel la unua ŝtatestro de la Regno de Kentukio.

Ŝtata Birdo: norda kardinalo
Ŝtata Floro: solidago (angle, Goldenrod)
Ŝtata Ĉefurbo: Frankfort

Laŭ la stato de 2020 en Kentukio, ankaŭ konata kiel "La Bluherba Ŝtato", vivis 4 505 836 loĝantoj sur areo de 104 659 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Okcidenta Virginio, Virginio, Tenesio, Misurio, Ilinojso, Indianio kaj Ohio. Estas kvar ĉefaj regionoj: la Montaro Cumberland kaj Ebenaĵo Cumberland en la sudoriento, la nord-centra Bluherba Regiono, kaj la okcidenta Ebenaĵo Pennroyal.

Kentukio kaj ĝia loĝantaro eble estas plej konataj pro siaj purrasaj ĉevaloj kaj ĉevalvetkuroj, lokaj distilejoj, kaj senbrida fanatikemo por basketbalo de la Universitato de Kentukio. Kentukio estas la hejmo de la fama Kentukia Ĉevalvetkuro.

La plej granda urbo en Kentukio estas Louisville (esperantigita kiel Luizvilo) kiu ankaŭ havas la plejgrandan metropolan loĝantaron.

Rimarkindaj kentukianoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]