close
Saltu al enhavo

Chelsea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chelsea
Image
kvartalo de Londono
civila paroĥo (–1965) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato Image Britio
Lando Image Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Kensington kaj Chelsea
Poŝtkodo SW1 • SW3 • SW10
Demografio
Loĝantaro 41 440  () [+]
Geografio
Geografia situo 51° 29′ N, 0° 10′ U (mapo)51.4875-0.16839999999999Koordinatoj: 51° 29′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Chelsea (Granda Londono)
Chelsea (Granda Londono)
DEC
Image
Situo de Chelsea
Chelsea (Britio)
Chelsea (Britio)
DEC
Image
Situo de Chelsea

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Chelsea, London [+]
Image
Image
vdr
Image
Kings Road (Reĝa vojo)

Chelsea estas kvartalo de Londono, okcidente de la centro, apud la Tamizo. Administre ĝi estas parto de la urbodistrikto Kensington kaj Chelsea.

En 1536 Henriko la 8-a akiris la sinjoran bienon Chelsea, kie situis sinjora domego. Jakobo la 1-a fondis teologian kolegion ĉe la loko kie poste Karolo la 2-a fondis Chelsea Royal Hospital, kiu estas hejmo por emeritaj soldatoj. Dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj la distrikto estis favorata hejmloko de riĉuloj, sed ankaŭ provizis Londonon per legomoj kaj fruktoj.

"King's Road" (Reĝa Strato) nomiĝis laŭ Karolo la 2-a kiu havis privatan vojon de Londono al Fulham.

Dum la 19-a jarcento multaj artistoj kaj verkistoj loĝis en Chelsea.

La fama Chelsea Futbal-Klubo havas sian terenon apud Fulham Road en Fulham.