Atalariko
| Atalariko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Reĝo de la ostrogotoj | |||||
Teodoriko parolas al sia filino kaj sia bofilo Atalariko el sia mortolito. Ilustraĵo de Wilhelm Zimmermann, 1871, el la verko Ilustrita historio de la germana popolo.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Athalaricus | ||||
| Naskiĝo | 516 en Ostrogota regno | ||||
| Morto | 2-a de oktobro 534 en Raveno, Romia Imperio | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | regno de ostrogotoj | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | dinastio Amali vd | ||||
| Patro | Eutharic (en) | ||||
| Patrino | Amalasonte | ||||
| Gefratoj | Matasuntha (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Atalariko aŭ Athalaricus estis reĝo de la ostrogotoj en Italio inter 526 kaj 534. Li estis filo de Eŭtariko (480-522) kaj Amalasunta, la plej juna filino de Teodoriko la Granda, kiun Atalariko sukcedis kiel reĝo en 526. Prokopio el Cezareo priskribis Atalarikon kiel vivantan hedonisman vivstilon. Lia patrino administris la regnon dum lia regado, kaj li mortis kiel adoleskanto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La avo de Atalariko estis Teodoriko la Granda (470–526). Lia regado ampleksis Italion, sudan Hispanion, sudan Francion kaj la okcidentajn Balkanojn. Teodoriko mortis en 526, tiam kiam Atalariko fariĝis lia posteulo.
Atalariko estis ĉirkaŭ dekjaraĝa, do lia patrino, Amalasunta, tenis la tutan veran potencon, kio permesis al ŝi decidi pri la politiko de la regno kaj negoci kun eksterlandaj regantoj kiel Justiniano la 1-a, almenaŭ ene de la 530-a jardeko. Ekzemple, ĉirkaŭ 533, ŝi petis la imperiestron Justiniano protekti la orientgotan regnon.[1]




Amalasunta ankaŭ kontrolis la edukadotipon, kiun Atalariko spertus. Laŭ Prokopio, la gota aristokrataro deziris, ke Atalariko estu edukita en la gota lingvo, sed Amalasunta volis, ke li similu la romiajn regantojn.
Amalasunta adoptis la romiajn lernadojn kaj kutimojn, kiuj estis aparte malaprobindaj al aliaj gotoj, ĉar ili vidis tion kiel malkuraĝan kaj submetiĝeman. Fine, Amalasunta estis devigita akcepti la volon de siaj gotaj kunuloj permesante al Atalariko pasigi tempon kun aliaj knaboj samaĝaj.
Ne estas klare kiom efika estis lia romia edukado. Ankaŭ ne estas konata kiu estis lia gotika instruisto, sed ĝenerale, la gotika aristokrataro en la palaco ekzercis furiozan premon sur la monarkion kaj fokusiĝis al milita edukado anstataŭ al gramatiko kaj retoriko, kiuj estis la fokusoj de la romia edukado.
Atalariko multe drinkis kaj sin donis al kruelaj ekscesoj, kiuj ruinigis lian sanon. Post granda festo en 533, disvastiĝis onidiroj, ke Atalariko estis malsana. La sanstato de Atalariko plimalboniĝis, kaj li mortis poste en oktobro de 534, probable pro kombinaĵo de troa drinkado kaj malsano, probable diabeto.
Post lia morto, Amalasunta alvokis sian parencon Teodato (480-536) por nominale alpreni la tronon dum ŝi efike regus, sed tuj kiam li ekoficis, Teodato arestigis ŝin kaj ordonis ŝian murdon.
En 1838, entombigo estis malkovrita sur la montetoj de Bolonjo kaj la kadavro estis atribuita al Atalariko fare de arkeologo kaj epigrafisto it:Filippo Schiassi (1763-1844). La kranio estis donacita de ĉefepiskopo Carlo Oppizzoni (1769-1855) al la fizikisto Luigi Calori kaj nun estas ekspoziciata ĉe la Anatomia Vaksa Muzeo de Bolonjo, dum la resto de la skeleto estis reenterigita en nun perdita loko. Moderna analizo atribuis la kranion al 50-jaraĝa viro, kiu vivis en la 16-a aŭ 17-a jarcento, igante la tradician identigon kun Atalariko neverŝajna.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Angla Vikipedio
| ||||

